Esperanto- Tago.
Je la 15-a de decembro estas Esperanto- Tago honore al naskiĝdato de la inciinto de E-o, D-ro L.L. Zamenhof. En la jaro 1887, Zamenhof publikigis maldikan tekstolibron kune kun baza gramatiko, vortaro kaj specimenoj de frazoj en artefarita lingvo. E-o estis naskita. De tiam, E-o iĝis la plej sukcesa el artefaritaj lingvoj , alloganta entuziasmulojn tra la tuta mondo.
Oni lernas E-on por diversaj kialoj : vojaĝi, renkonti gehomojn, supligi la cerbon, legi novan literaturon, stimuli idealistajn celojn, kontentigi scivolemon pri lingvoj. Mi decidis lerni E-on kiel defio al mi mem. Mi deziris flue paroli alian lingvon : E-o estis amuza elekto.
Malfacile estas trovi objektivan informaron pri E- o. Preskaŭ ĉio dirita per neuzantaj E- on estas malvera aŭ tro abrupta. E-o estas vera lingvo ; ĝi havas siajn originalajn literaturon kaj kulturon ; Ĝi ne estas projekto, kiu malsukcesis. Sammaniere, preskaŭ ĉio dirita per uzantaj de la lingvo estas tro abrupta aŭ troigita. E –o ne havas 2.000.000 flue parolantojn ; ĝi havas multe da lingvecaj kaj politikaj mankoj ; E-o ne estas fariĝonta internacia lingvo.
Tamen, por multaj gehomoj, ankaŭ por mi, E-o alportis multe da avantaĝoj. Mi multe lernis pri la mondo ; mi vojaĝiŝ al lokoj, kie antaŭe mi neniam intencis iri ; Mi renkontis kuriozajn kaj bizarajn gehomojn. Lerni kaj paroli E- on estis granda travivaĵo por mi kaj ĝin mi rekomendus al ĉiu kiu ŝatas lingvojn, vojaĝojn aŭ literaturon.
Tim Westover.
Vicprezidanto de E-o – Usono.
Traduit de l’ anglais par Père Marc.